世界语吧 关注:7,646贴子:44,623
  • 2回复贴,共1

【求助帖】想请问一下同志们有无这位Esperanto歌手的信息,是Esperanto muzaiko的合作歌手,拜托了

只看楼主收藏回复

视频来自:百度贴吧


IP属地:福建1楼2023-03-24 06:18回复
    贴中歌手艺名Jonny M,世界语歌手,简介如下:
    Jonas Marx, artista nomo Jonny M, (naskiĝinta la 9-an de majo 1990 en Bergisch Gladbach) estas germana esperantisto. De 2006 li sin dediĉas al rep-regea muziko en la germana, kaj de 2009 en Esperanto. En somero 2010 li per detala artikolo en la regiona gazeto kaj per pluraj koncertoj publike prezentiĝis en la regiono de sia hejmurbo Bergisch Gladbach apud Kolonjo kiel kantisto de germanlingva, kontraŭrasisma, junulece verva regeo, kaj iom poste en tiu jaro ankaŭ liaj esperantlingvaj verkaĵoj atingis signifan publikan konatecon. Por sia esperantlingva muzikado li elektis la anglecan plumnomon Jonny M. Komence de 2011, Jonny M eldonis Pli ol espero, muzikalbumeton kun 5 titoloj, kiu estis libere elŝutebla en la interreto, kaj aldonis kanton en la albumo Hiphopa Kompilo vol. 2, eldonita per Vinilkosmo. En aprilo 2011 Ĉina Radio Internacia publikigis intervjuon kaj kantoekzemplojn pri lia muzikado, kaj sekvis prezentoj de li en aliaj esperantlingvaj publikaĵoj.
    En printempo 2013 la esperanto-muzika eldonejo Vinilkosmo organizis enketon pri la sekve eldoneje publikigindaj muzikalbumoj, en kiu lia muziko atingis la duan rangon. Sekve de tio, post kelkaj koncertoj en la tuta mondo, en julio 2013 en la eldonejo Vinilkosmo aperis lia albumo Regestilo. Ĝi estas kolekto de liaj kantoj el la lastaj du jaroj. La albumo estas eldonita de Vinilkosmo kaj en du titoloj Jonny M kantas kun Eterne Rima kaj Tone.
    En januaro 2017 li publikigis sian novan albumon Kreaktiva,en kiu estas kunlaboraĵoj kun La Perdita Generacio, Patrik Austin kaj JoMo.
    Paralele al la konatigo de sia esperantlingva muzikado, li ankaŭ ekster muzikado pliaktiviĝis en la organizita Esperanto-movado: Ekzemple li respondecis pri la vespera kaj nokta programo de la 71-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, okazinta komence de aŭgusto 2015 en Wiesbaden.


    IP属地:广东2楼2023-03-28 19:34
    收起回复